Татьяна (kviltlibreto) wrote,
Татьяна
kviltlibreto

Эсперанто, попытки сочинять

И положу здесь еще свои рассказики на эсперанто.

Rakontetoj pri labortagoj kaj aliaj gravaj aferoj de galaksia kataloga servo.

Nova planedo

Sondaŝipo alproksimiĝis transiran punkton. Post dek kvin minutoj ĝi saltos trans hiperspaco kaj aperos proksime de la surfaco de la nova planedo.

- Standarta procedo! - abrupte ĵetis la kapitano.

La dua piloto kapjesis ne deturnante la okulojn de la malgranda ekrano kie komenciĝis sekva epizodo de la teleserio.

Pigrulo! Malplenkapulo! - pensis la kapitano irante al sia kajuto por prepari sin por la eliro. Li, la kapitano, certe estis nek pigrulo nek malplenkapulo. Tre diligenta kaj kalkulema li estis. Li konsentis ĉi tiun servadon ĉar sciis ke post kelkaj jaroj en la katalogservo, certe se vi prezentos bonan raporton, vi havos ŝancon je tre bona nomumo. Eble la sekva planedo estos tion kion al li mankas? Ĉiuj lastaj estis senvaloraj, kiel la dua piloto.

La dua piloto samtempe distrite premadis butonojn sur la klavaro de la ŝipkomputilo. Sur la ĉefa ekrano kuris linioj de datenoj pri la nova planedo. La dua piloto ne atentis. Dum multaj jaroj de servado li vidis sufiĉe. Planedoj kun kolosaj montoj kaj planedoj kun gigantaj krateroj. Planedoj kovritaj de eterna glacio kaj planedoj-vulkanoj. Planedoj-ĝangaloj kaj planedoj-oceanoj. Tio ne lin interesis plu. Ne, la dua pilota ne estis laca de la eterna flugado. Tute kontenta li estis. Multe da libera tempo. Neelĉerpebla provizo de diversa teo. Ŝipkomputilo ĉiam pretas por ludi iun malnovan strategion. Se nur teleserioj ne finiĝu tiel rapide… Tiel li pensis aŭtomate enkomputiliganta lastajn komandojn: Materiiĝo alte… Kameleono cirkvito startigita, nun la ŝipo estos nedestingebla de ia loka naturfenomeno. Kaj la finala sekvenco… Restas nur kvin minutoj de la serio, necesas decidi kion rigardi poste… La dua piloto enpensiĝis kaj mallerte turnanta renversis la tason sur la klavaron.

- Ĉu ĉio estas en ordo? - demandis la kapitano eniranta en sia la plej parada uniformo. Li respektis solenecon de la momento. Kaj belegaj fotoj estas utilaj por bonega raporto.
- Certe! - vigle respondis la dua piloto, forviŝanta la reston de sia teo de la klavaro per la maniko.
- Do, ni transiru! Kaj la kapitano gravege premis la ĉefan butonon.

Kia planedo tio okazis! La ŝipo staris sur kakia insuleto meze de la ŝtormanta purpura oceano. La kapitano rigardis la temperaturan sensoron kaj kuntiris la brovojn. Planedo kun atmosfero kaj klimato taŭgaj por ekzisto de la inteligenta vivo? Certe la ŝipkomputilo freneziĝis. Aŭ tro komunikadis kun la dua piloto. Li, la kapitano, sendube estis la nura reprezentanto de la inteligenta vivo en ĉi tiu planedaĉo!

Tra densaj nuboj de vaporo estis apenaŭ ekvideblaj strangaj transformantaj insuloj. Ili kunpuŝiĝadis, malaperadis en akvoturniĝon, kaj denove aperadis sur la surfaco. Malgranda malpeza insuleto kun la ŝipo estis portata per ondoj al la terura kirlo. La kapitano komencis senprokrastan ekflugan proceduron. Kaj tuj ia fortego kaptis la ŝipon. Aŭdiĝis surdiga bruego.

- Povrulineto! Kiel vi enflugis ĉi tien?
- Kio okazis?
- Kokcinelo! Sur la laŭrfolieto en nia barĉo! Flugu, stultetino!

Kaj la ŝipo estis bruske ĵetata for.

La ŝipkomputilo finis la tradukon kaj la analizon.

La pala kapitano ne rigardanta la duan piloton ordonis la returnon al la antaŭa pozicio. Transiro. En la bovokulo denove konataj steloj.

- Se vi… Unu vorton… Al iu ajn… Iam! Do memoru! - balbutis la kapitano, eliminanta ĉiujn datumojn pri tio absurdegaĉo. Tio ne okazis. Punkto. Fino. Li havis noktan koŝmaron.

Post unu minuto la kapitano kredis sin mem. Strangaj aferoj povas elpensiĝi en la sonĝo. Kaj en sia karierado oni povas fari multajn erarojn. Krom unu. Esti ridindulo.

- Ne okazis! ripetis la kapitano kaj iris al sia kajuto por ripozi kaj priplori jam preskaŭ pretan bonegan raporton kaj baldaŭan nomumon. Sed li, la kapitano, ne estis kapitulema. Diligenta kaj rezistema li estis. Li rekomencos.

La dua piloto levis la ŝultrojn. Ne okazis do ne okazis. Ne gravas. Li estis okupata zorge kopianta aliajn datumojn. Ne oficialajn. Tiujn ke bone dresita ŝipkomputilo kun telemetrio enŝutis de ĉiuj elektronikaj aparatoj kiujn ĝiaj antenoj povis atingi. Al la kapitano ne necesis scii pri tio aldoneto al standarta programo.

Li senkompate eliminis ĉion senvaloran. Kaj admire rigardadis la enhavon de la dosierujo nomita “Teraj teleserioj”. Kiom da mirindegaj horoj antaŭe!

Li senhaste elektis. Komforte aranĝis sin en la fotelon. Unu paro de manoj sub la kapo, en la alia - tasego da teo. Kaj komandis: ŝaltu! La ŝipkomputilo kontente ekbrilis indikatorojn kaj sur la ekrano aperis vortoj: Stela vojo.

La vespero promesis esti bonega.




Ideala elekto


- Katalogado… Ĉu enuiga vorto? Ĉu teda rutina okupado? Kio estas la unua aĵo kiun ĉiu kosma heroo devas akiri? Ĉu skafandro? Aŭ memfota stango? Ne! Tute ne! La plej grava ilo por veraj stelvojaĝantoj estas La plena katalogo de konataj planedoj. Vi devas nur decidi kion heroaĵon vi volas fari. Ĉu filmi gejserojn sur la glacia planedo? Ĉu enkapti sesvostan erinacon en la ĝangala senpezo? Ĉu trovi valoran mineralon aŭ novan specion de inteligenta vivo?
Korpulenta ordenita generalo daŭrigis sian bombastan paroladon kontraŭ ravita amaso.
- Kaj kiuj estas tiuj diskretaj modestaj laboruloj, sen kiuj niaj kuraĝaj astronaŭtoj estus devojiĝantaj? Kies bonegaj raportoj helpas fari konsternajn malkovrojn kaj fabelajn aŭdacojn? Mi prezentas al vi la kapitanon de la sondaŝipo numero 23256235!
La amaso entuziasme ekaplaŭdis. La kapitano vekiĝis.

Grizverda ŝipeto flugadis direkte al la konstelacio Drako. Ĉio shajne ordis, do dum kelkaj minutoj la kapitano sinpermesis dorlote kuŝi rememoranta sian agrablan sonĝon. Oni neniam antaŭscias... Li, la kapitano, estis konsiderema. Ne forgesu rebriligi butonojn sur la parada uniformo. Li fermetis okulojn kaj denove aŭdis la vocon de la dika generalo prezentanta la kapitano de la ŝipo numero… Ne, al la bildo tute mankis fina tuŝo. Kial, bonvolu diri, distingiĝas la kapitano de la ŝipo 23256235 de la kapitano de la ŝipo 23256236?
Ne nur konsiderema sed ankaŭ senprokrastema li estis. Post kvin minutoj la kapitano eniris la ŝipkomandejon kun vortoj: - Ni bezonas la nomon. Por la ŝipo.

La dua piloto pasigis sian vaĉon provante instrui ŝipkompution reagi al la senco, ne la formo de komandoj. Nur kiam la komputilo aŭskultis “Ĉu paŭzeto?” Ĝi tuj startigis bolkruĉon. Ĉe la vortoj “Bonan matenon sinjoro kapitano!” ĝi anstataŭigus la libron aŭ filmon sur la ekrano per multikoloraj katalogaj grafikaĵoj. Kaj post “Kiel tedas al mi ĉi tio absurdeco!” ĝi devis tuj fini ĉiujn komencitajn taskojn kaj lanĉi iun malstreĉigan ludilon.

- Bonan matenon sinjoro kapitano! La laboro daŭras laŭplane! - vigle raportis la dua piloto kaj strabis al la ĉefa ekrano. Tie eklumiĝis iaj tabeloj kaj formuloj kiuj tuj dispariĝis kaj sur ĉiuj ekranoj kaj ekranetoj aperis la portreto de la kapitano en la plej parada uniformo. La dua piloto ĵetis sin al la klavaro kaj freneze ektajpis.
- Ĉesu, ne estas amuza. Kie estas dosierujo kun ekzemploj de formalaj dokumentoj?
La dokumentoj troviĝis en la Nova dosierujo ene de Nova dosierujo 2 ene de la dosierujo Diversaĵoj.
- Ĉi tiun! Peto al ĉefkomandejo de intergalaksia kataloga servo! Malfermu kaj tajpu! Altestimataj sinjoroj admiraloj! Mi respektoplene petas proprigi al la ŝipo numero 23256235 la nomon…
La kapitano haltis. Tial simpla tio ŝainis, kaj nun tute mankis al li ideoj. La dua piloto atendis.
- Ĉu Meteoro aŭ Pegazo? - timide proponis la kapitano. La dua piloto premis kelkajn klavojn: - Estas du cent tri Meteoroj kaj tri cent kvindek kvar Pegazoj. Ni povas preni Pegazo 351.
- Ne, ne! Ni pensu. La nomo gravas. Iu brila sed simpla… Ho! Lampiro! Kiel tio estas?
- Bela nomo, jes. Sed okupita. - certe respondis la dua piloto. Kaj plezure enpensiĝis pri tio kion li faros dum la sekva vaĉo.
La kapitano ekkoleris. Feliĉe la kulpulon estis multe pli facile trovi. La dua piloto estis ĉiam apude. - Vi nur kritikas. Do proponu!
- Ni demandu la komputilon! - pace rispondis la dua piloto. Li lanchis la programon Ideala elekto. - Ni nur devas difini kriteriojn. La nomo devas esti unika kaj…
- Jes, unika sed modesta. Io malgranda sed gravaspekta. Kutima sed nebanala. Ĉarma sed iomete timiga. Simbоlanta ideon de io kio eble ne tre signifas aparte, sed egale partoprenas en la komuna ĥoro. Kaj ĝi devas esti naturfenomeno… ĉar… Ĉar tio montros ligon de kosma laboro kun nia malproksima hejmo. Rulu vian programon!
Ho! Poeto li estas! - respecte pensis la dua piloto.

Dum kelkaj minutoj la ŝipkomputilo silentis enpense flagretanta de indikatoroj kaj eliganta sur la ekranon tornadon da literoj kaj bildoj. La kapitano provis ŝajni kalma. Fine ili aŭdis la triumfa signalo kaj sur la ekrano aperis la vortoj LA RANO. La komputilo zumetis kaj aldonis LA FLUGANTA RANO.

La dua piloto ĉirkaŭprenis kapon kaj ŝultrojn freneze ridanta.
- Skorzonero! grumblis la kapitano. - Stultla maŝinaĉo! Tedas al mi ĉi tio absurdeco! Ni paŭzu kaj…
Subite aŭdiĝis ekbolado. Kaj sur la ekrano aperis antaŭsekvenco de Herooj de industiro kaj terkultivado.
La dua piloto paliĝis kaj samtempe denove histerie ekridis.

- Unu nova ricevata mesaĝo. - diris mekanika voĉo de la shipkomputio. - Supera prioritato. De la ĉefkomandejo de intergalaksia kataloga servo al la kapitano de la sondaŝipo numero 23256235 de ĉi tiu momento konata kiel La fluganta rano. Via peto estas plenumita. Ni gratulas vin por via perfekta servo kaj deziras al vi pluajn sukcesojn.

- Kion ni faru nun? - elĝemis la kapitano.
- Mi proponas flavan, - resondis la dua piloto forsvinganta ridlarmojn.
- Flavan? Kion flavan?
- Farbon. La surskribo aspektos mojose!

La kapitano malfirme svingis la manojn kaj intencis foriri sed memoris ke jam komenciĝis lia vaĉo. Do li kapsignis al la dua piloto ke li estu disponebla kaj malfermis la kajeregon kun malnetoj de raportoj. Laboro estas laboro. Kaj eble la nomo ne estas tiel terura? Unika ĝi estas sendube.

- Denove viaj ŝercetoj? - flustris la dua piloto al la ŝipkomputilo elirante. La komputilo ekblinkis unu lampeton kaj kontente kvaketis.



Asonanco


La planedo estis nekredeble belega. Kaj nekredeble… Ho! Simple nekredebla. Ĉio estis ne tio kio ŝajnis. Tie ekzistis arboj similaj al montetoj kaj holmoj kiu proksime rigardataj evidentiĝis esti arboj. Lazurajn herbejojn oni povis opinii lagetoj kaj tre danĝeris surpaŝi grandajn platajn rulŝtonojn - ili tuj ekrigardis impertinentulon per malkontentaj okuloj kaj komencis graŭleti.
La dua piloto lace strabis al fiŝo sidanta sur arbo kaj finis filmadon. Sufiĉe. Nur restas enkesti kelkajn specimenojn de iu simila al mineraloj kaj lia tasko estas farita. La kapitano verŝajne jam finis kolekti provaĵojn de aero, grundo kaj akvo. Se akvo ĝi estas, skeptike ekpensis li, - Ne mirindas evidentiĝos brando.
Ĉiuokaze, baldaŭ ili povos returni en la ŝipon, specimenoj estos katologitaj, la kapitano skribos raporton kaj denove longaj vaĉoj dum la vojo al la sekva planedo. Bonege. Tro multe da ekzotaĵoj tedas.

Subite li vidis ion kiu ŝajnis preskaŭ strange normala en ĉi tiu halucina mondo. Miniatura lacerteto dormetis sur la klinanta trunko de montsimila arbo. Nu, ĝi estis violkolora, sed tio estis lacerto mirinde simila al lacerto. La dua piloto garde prenis ĝin kaj metis sur la manikon de sia skafandro. La etulo ekrigardis lin per siaj brilaj okuletoj, evidente li ne atentindis ĉar ĝi denove ekdormis.
- Tute konsentas! diris la dua piloto, etendiĝis sur la trunkon kaj fermetis okulojn.

- Kie vi vagadas? - ektondris en la kapaŭskultiloj la voĉo de la kapitano. - Laŭplane ekflugo post kvin minutoj!
- Jam alkuras! - entuziasme respondis la dua piloto. Li kalkulis precize ses minutojn, senhalte leviĝis kaj iris direkte al la ŝipo.

La kapitano finis ordigi konteneretojn kaj ilaron, kutime admiris perfektan dispozicion kaj bedaŭre pensis pri la dua piloto - ĉi-tiu ne komprenas la belecon de la strikta ordo, tiun simfonion de ĉiu aĵo apartenanta al la konkreta placo… eĉ lia skafandro pendas kvazaŭ ĝi estis hazarde preterpasanta.

- Kio. Ĝi. Estas?
La dua piloto en la ŝipkomandejo turnis sin al la komunikilo. Sur la ekrano kolerega kapitano montris al la manikon de lia skafandro.
- Ho! Mi pensis ĝi delonge forkuris! - fajfetis la dua piloto.
La violkolora lacerteto trankvile fiksrigardis ilin.
- Ĉu vi iam pensas?- sopiris la kapitano. Regulo numero 9. Tute malpermesita estas forpreni iujn vivajn estaĵojn inteligentajn aŭ ne de la katologata planedo.
- Ĉu senescepte? Neniaj subparagrafoj? - dube demandis la dua piloto. - Kio pri la kapitano de la Meteoro-10 kun lia kvarflugila papago? Mojosa birdeto, sed terura karaktero kaj kiam ĝi enuas, ĝi…
- Jes, estas. Una subparagrafo. - interrompis la kapitano. Kaptita besto devas resti en la ŝipo. Ĉu vi vere pensis ke teamo de Meteoro estas birdetamantoj aŭ ili havas tro multe da fingroj? Ne, ili estas ekzemplo por ke aliaj ne rompu regulojn. Unu problemo. Iaj pigruloj ilin ne legas. Do trovu bokalon, ni metu ĉi-tiun fiaĵon tien kaj… La kapitano kun abomeno levis lacerton per la vosto. Ĝi evidente ne ŝatis tion ĉar ĝi siblis kaj subite duoble ekgrandiĝis. Surprizita, la kapitano faligis ĝin. Tion ĝi ne ŝatis eĉ pli. Ĝi grandiĝis ĉirkaŭ sesoble kaj ŝajnis daŭrigi kreski. Samtempe ĝi kovriĝis per brilaj oranĝkoloraj makuloj.

Singarde la kapitano moviĝis direkte al la pordo. La lacerto siblis pli laŭte. Nun ĝi estis ĝisgenua kaj videblis du vicoj de akraj dentoj.
- Mi esperas ĝi ne estas venena… konsternite murmuris la dua piloto. - Ne moviĝu, ŝajnas ke tio iritas ĝin. Mi alvenos!
La kapitano paliĝis sed provis paroli trankvile. - Restu en ŝipkomandejo. Hermetikigu la pordon. Kiam… Se ĝi voros min, disjuntu ĉi-tiun fakon… Ne interrompu, tio estas ordono!
- Se ĝi manĝos vin, neniu scios ke mi rompis ordonon. - obĵetis la dua piloto. Li rigardis ĉirkaŭen. - Io peza… Aŭ akra… Se ni scius ties vundebleco… Atentu! Li ĵetis sin al la ŝipkomputilo.
- Mi ne hastas, - sarkasme diris la kapitano. - Ĝi estas nur tiel granda kiel mi ĝis nun.
- Unu minuton, mi jam faras modelon. Rapidu, feraĵo! La dua piloto furioze tajpis. Do, violkolora, makuloj, bifida vosto.
- Trifida nun. - replikis la kapitano.
- Kion ankoraŭ? Fotojn? Pensu, serĉu analogaĵojn! Ho! Jen!
- Trovitaj 14 koincidoj de la defenda reago kaj aliaj karakterizaĵoj. Ĉi-tiu organismo grandiĝas kiam sentas danĝeron aŭ estas iritita. Atakas kiam sentas sin sufiĉe memfida - audiĝis la voĉo de la ŝipkomputilo.
- Dankon. - glacie respondis la kapitano.
Li estas ĉe la rando de la histeria atako. - pensis la dua piloto kaj ekkriis - Pli!
- Evidente estas femalo. - daŭrigis komputilo. Masklo estus bruna.
- Tre utilas! Pli!
- Ĉiovora. La kapitano ekĝemetis. - Preferas plantojn kun granda enteno de jodo.
- Kion ŝi ŝatas? Ĉu io povus trankviligi ŝin?
- Fortaj ultraviolaj radioj. Probablo 45 procentoj. Banado en tre sala akvo. 62 procentoj. Voĉo de la pika sabla turdo trovebla en dezertoj de la Planedo M315, kanstelacio Kompaso. 90 procentoj. Bedaŭrinde mi ne havas voĉregistradon. Ĉu ŝanĝi la kapuson?

La kapitano ridis. La lacertego komencis balanciĝi. Nun ŝi plenigis preskaŭ la tutan fakon. En ŝiaj okuloj, ĉiu samgranda kiel la kapo de la kapitano, ekbrilis fajretoj.
- Jeno! - ĝojkriis la duo piloto. Kantu!
- Ĉu vi freneziĝis? vespiris la kapitano. Ĉu ne mia vico?
- Ne! Mi seriozas! Mi unue aŭdis tiun turdon! Terura knarado! Tute ne melodika! Absoluta disonanco! Nur unue renkontis mi iun similan, via kantado kiam vi pensas ke neniu estas apude. Do kantu!
- Kion?
- Ion ajn!
- Mi ne povas, mi ne…
- Bone, mi ne aŭskultos!
Kaj la dua piloto diligente malfermis orelojn.La kapitano senhelpe rigardis lin kaj nervoze ekglutis.
- Nu… Ĉu vi vere ne aŭskultas?
La dua piloto vigle kapneis.

Dormu mia etulin’
Jam silentas domo…


La lacerto malkonfide ekrigardis lin kaj ĉesis svingi la voston. Post du strofoj ĝi senmoviĝis kaj malgrandiĝis je triono.
- Bonege! jubilis la dua piloto. - Daŭrigu!
Jam kelkaj kantoj kaj dum lastaj vortoj de la Marŝo honore al la veteranoj de la kataloga servo la miniatura lacerteto kontente ekdormetis. La dua piloto garde metis ĝin en bokalon kaj fermis la kovrilon.
La pala kapitano senvorte eliris.
Li aperis en ŝipkomandejo post kelkaj horoj. La dua piloto ĵus finis instali ultraviolan lampon en la grandan akvarion. Nun li metis tie teleron kun varma sala akvo.
- Prenu. La komputilo diris pri la jodo. - grumblis la kapitano kaj metis sur la tablon ladskatolon surskribitan Marbrasiko. Kaj li denove foriris.

Iafoje la dua piloto ne povas deteni sin. Li frapas la kovrilon kaj mirinde observas kiel la akvarion tuj tute plenas per viol- kaj oranĝkolora substanco. Nur du grandegaj okuloj minace rigardas lin tra la vitro. Dum kvin minutoj. Ŝi ne estas stulta, ŝi komprenas ke se ne malgrandiĝi, ne sufiĉos placon por meti ion bongustan. Eble eĉ taseton kun herba teo.

Kaj la kapitano... Tage li neniam rigardas angulon kie ŝi loĝas. Sed dum ia nokta vaĉo, kiam la dua piloto dormegas, la kapitano sidiĝas en sian ŝatatan fotelon kun lacerteto sur siaj genuoj kaj mallaŭte kantadas, rigardante la stelojn tra bovokulo kaj glatumante kontentan etulinon per sia fingro. Bonegas certi ke iu vere ĝuas pasigi sian tempon kun vi.
Tags: мой креатифф, эсперанто, языки
Subscribe

  • Полусонные хокку :)

    Попалось несколько постов с хокку (в рамках летнего челленджа жж). Задумалась, что я ни разу в жизни хокку сочинять не пробовала. Туман в голове…

  • И снова про прививку

    Все в семье, кто прививался, перенесли легко. Я же отхватила побочек полной охапкой. Сначала все ок было, а ночью накрыло. И до сих пор - все болит,…

  • Спорт в моей жизни

    Пишу сейчас домашнее задание на завтрашнее занятие по эсперанто, тема - спорт в вашей жизни. Сначала хотела отмазаться фразой - спорта в моей жизни…

  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic
  • 3 comments