Татьяна (kviltlibreto) wrote,
Татьяна
kviltlibreto

Nova rakonteto

Дописался новый рассказик на Эсперанто. Четвертый из серии приключений галактической службы каталогизации планет )
Предыдущие три лежат здесь https://kviltlibreto.livejournal.com/22040.html

La reguloj

La planedo estis arda kaj dezerta. Nur diverskoloraj ŝtonoj disŝutitaj sur malviva griza surfaco.
- Prenu kelkajn ŝtonojn kaj ni forflugu… - grumblis la kapitano. Komencanta malvarmumo iritis lin. Li ne ŝatis malsani. Malforteco. Tion kapitanoj ne rajtas.
- Plaĉas al mi! - aŭdiĝis de komunikilo la voĉo de la dua piloto. - Vastege kaj kviete. Mi ne rifuzus ferietojn ĉi-tie!
- Bonvolu fini babiladon kaj reveni! - interrompis la kapitano.
- Jes, via moŝto! Tuj post kiam mi decidos kiun ŝtoneton preni, bluan aŭ ruĝan.
- Prenu ambaŭ! La kapitano malŝaltis komunikilon kaj aldonis: - Pajaco!

Post kvaronhoro la dua piloto estis jam elliberiĝita de sia skafandro, ŝtonoj enkestitaj kaj la kapitano premanta ekflugan butonon.
Nenio okazis. La ŝipeto ne reaganta komandojn staris meze de dezerto.
- Nenion mi komprenas… Ĉio ŝajnias ordi…- la dua piloto lanĉis plenan diagnozikon de ŝipaj sistemoj. - Vivsubteno funkcias. Sed nenio krom. Eĉ komputilo ŝajnas dormeti. Vekiĝu, feraĵo!
- Ĉiuj funkcioj estas reduktitaj al minimumo. - la voĉo de la ŝipkomputilo estis apenaŭ aŭdebla. - Neniu informpeto povas esti prilaborita. Nia mastrumsistemo deziras al vi bonan flugadon! - kaj ĝi silentis.
- Similas al ia forta kampo… - la dua piloto taŭzis sian hararon. - Sed kio kaŭzas ĝin?
- Ferietojn ni havos nun. Ĝuste kiel vi revis. - acide ridetis la kapitano. - Surmetu skafandron. Ni iru admiri belan vidaĵon. Eble kialo estas ekstere.

Ekstere ĉio estis same trankvilis kaj pacis.
- Kio nun? - demandis la dua piloto post longa senrezulta promenado.
- Se mi scius… diris la kapitano. - Sen komputilo ni eĉ ne povas analizi tiujn ŝtonaĵojn. Eble ili kialigus…
- Ŝtonoj! Ja ĝuste! - kriis la dua piloto. - Rigardu!
- Jes. Mi vidas. Belaj ŝtonoj. - pacience konsentis la kapitano. - Ni revenu nun kaj ripozu iomete kaj poste…
- Vi ne komprenas! Ili situis alie. Mi prenis la bluan de tie kaj la ruĝan de ĉi-tie. Inter ili estis la granda blanka, sed nun ĝi estas tie, kaj du flavaj malaperis!
- Ĉu vi pensas tio estas iaj bestoj?
- Ne eblas. Sensiloj detektis neniajn vivsignojn.
- Vento?
- Tia forta? Ne, dubinde.
- Do, informo estas senutila. Ni foriru!

La dua piloto ronde paŝadis la ŝipkomandejon.
- Ĉesu! - petis la kapitano. Vi kapdolorigas min.
- Mi pensas.
- Almenaŭ ia diverseco. Eble vi alkutimiĝos al tio. Sen viaj filmetoj kaj ludaĵoj. Nun kiam la komputilo ne funkci…
La dua piloto subite elkuris. Li revenis post duonhoro ne demetante skafandron kaj portante grandan brunan ŝtonon.
- Ludo! Mi komprenas nun! Ludo! Se mi nur konu la regulojn… Mi rigardu kia estos ĝia sekva movo!
- Kies? - malforte demandis la kapitano sed la dua piloto jam forkuris.

Dum kelkaj horoj la kapitano observis trans bovokulo la duan piloton kiu multfoje elkuris, rigardadis la ŝtonojn, prenis tiun aŭ alian, eniris la ŝipon kaj post kelkaj minutoj elkuris denove.
La kapitano nenion komprenis kaj verdire ne volis kompreni. Ĉio doloris al li, ŝtopitan nazon malhelpis spiri. Lastajn fortojn li uzis por sidi rekte kaj ŝajni esti en ordo.

Ravita kaj jam senskafandra la dua piloto eniris la ŝipkomandejon kaj falis en la fotelon.
- Kia ludo! Mi malvenkis, sed kia ludo!
- Kun kiu vi ludis? - apatie balbutis la kapitano.
- Kun la planedo certe! Ĉu vi ne komprenas? Mi prenis tiujn ŝtonojn kaj komencis la ludon! Ĝi ne povus forpermesi min antaŭ ol la ludo estos finita!
- Kaj nun?
- Ni estas liberaj, mi pensas. Jes, efektive. Ni povas ekflugi nun. Ĉio funkcias.
La kapitano malfirme ektrenis sin al regpupitro kaj premis ekflugan butonon.
- Restas duonhoro ĝis mia vaĉo. - diris li. Mi iros al mia kajuto kaj komencos raporton pri ĉi-tiu incidento.
La dua piloto atente ekrigardis lin.

Post dek minutoj li frapetis al la pordo de la kapitana kajuto, portante grandan vaporantan tason.
- Prenu! - li diris. Tio bone vigligas.
Li kaŝe faligis en la tason premaĵon. La kapitano ŝajnigis sin ne rimarki.
- Kaj mi petas vin interŝanĝi vaĉojn. Mi volas denove diagnozi ĉion. Por certi.
La kapitano kapjesis kaj fermis la okulojn.

- Ludreguloj gravas. - diris konfidence al la ŝipkomputilo la dua piloto. - Kaj nun mi instruos al vi la novan ludon…

- Ĉu vi ne bedaŭras ke vi ne havis ferietojn? - ironiis sekvamatene la kapitano kiu evidente fartis multe pli bone.
Eble mi revenos unutage. - enpense respondis la dua piloto, - Nur imagu kiom da ludoj ĝi konas!
Tags: мой креатифф, эсперанто
Subscribe

  • 91 книжка из детства - 17 и осенние загадки

    Пыталась вспомнить детскую книжку, в которой были стихи про времена года, пословицы и загадки. Все, что всплыло в памяти - вроде бы там был заяц на…

  • 91 книжка из детства - 16.Барто

    Я совсем не помню себя в том возрасте, когда мне читали про мишку, который хороший, и забытого на скамейке зайку. Но обложку той, самой первой книжки…

  • 91 книжка из детства - 15

    Сегодня об одной из наилюбимейших книг, которая была со мной очень долго. Если бы могла вернуться в прошлое и забрать с собой оттуда несколько книг,…

  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic
  • 10 comments

  • 91 книжка из детства - 17 и осенние загадки

    Пыталась вспомнить детскую книжку, в которой были стихи про времена года, пословицы и загадки. Все, что всплыло в памяти - вроде бы там был заяц на…

  • 91 книжка из детства - 16.Барто

    Я совсем не помню себя в том возрасте, когда мне читали про мишку, который хороший, и забытого на скамейке зайку. Но обложку той, самой первой книжки…

  • 91 книжка из детства - 15

    Сегодня об одной из наилюбимейших книг, которая была со мной очень долго. Если бы могла вернуться в прошлое и забрать с собой оттуда несколько книг,…